Diadema propiteko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La diadema propiteko (Propithecus diadema) estas endanĝerita specio de propiteko, unu el la lemuroj kiu estas endemia de kelkaj pluvarbaroj de orienta Madagaskaro. Kun la lemuro indri, tiu specio estas unu el la du plej grandaj nuntempaj lemuroj, kun averaĝa pezo de 6.5 kg[1] kaj totala longo ĉe plenkreskuloj de proksimume 105 cm,[2] kies duono estas ĝia vosto. Russell Mittermeier, unu el la nuntempaj fakuloj pri lemuroj, priskribis la diademan propitekon kiel "unu el la plej kolorplena kaj alloga el ĉiuj lemuroj", ĉar ili havas longan kaj silkecan voston.[3] P. diadema estas konata ankaŭ laŭ malagasaj nomoj simpona, simpony kaj ankomba joby. La termino "diadema propiteko" estas uzata ankaŭ kiel grupa specio kiu iam enhavis kvar diferencajn subspeciojn.