Dezerta igvano
From Wikipedia, the free encyclopedia
La dezerta igvano (Dipsosaurus dorsalis) estas unu de la plej oftaj lacertoj de la dezertoj de Baja California, Baja California Sur, Sonora kaj Mojave, en sudorienta Usono kaj nordokcidenta Meksiko. Ili loĝas ankaŭ en kelkaj insuloj de la Golfo de Kalifornio.[1]
Dezerta igvano | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dezerta igvano (Dipsosaurus dorsalis) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La dezerta igvano estas mezgranda lacerto, ĝis 61 cm longa inklude la voston.[2] Ĝi estas helgriza aŭ kremkolora kun reteca helbruna modelo surdorse kaj sur flankoj. De la dorsocentro malsupren ĝi havas strion de skvamoj iom pli grandaj malsupre. La reteca modelo kreas brunajn makulojn ĉe la malantaŭa parto de la malantaŭaj kruroj, kiuj iĝas strioj laŭlonge de la vosto. La vosto estas normale proksimume 1,5 fojojn pli longa ol la korpo el la muzelo ĝis la kloako. La ventro estas helkolora. Dum la pariĝsezono, la flankoj iĝas rozkloraj ambaŭsekse.