Delosa Ligo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Delosa Ligo, fondita en 478 a.K.,[1] estis asocio aŭ alianco de grekaj urboŝtatoj, kies membroj estis inter 150[2] kaj 173,[3] sub estreco de Ateno, kies cejo estis plulukti kontraŭ la Persa Imperio post la greka venko ĉe la Batalo de Plateo fine de la dua persa invado de Grekio. La moderna nomo de la Ligo[4] derivas el ties oficiala kunsidejo, nome la insulo Deloso, kie okazis la kongresoj en la templo kaj kie oni konservis la trezoron ĝis, per simbola gesto,[5] Periklo translokigis ĝin al Ateno en 454 a.K.[6]
Tuj post ties komenco, Ateno ekuzis la ŝiparmeon de la Ligo por siaj propraj celoj. Tiu konduto ofte kondukis al konfliktoj inter Ateno kaj la malplej povaj membroj de la Ligo. Ĉirkaŭ 431 a.K., la forta kontrolo fare de Ateno de la Delosa Ligo kondukis al la eksplodo de la Peloponeza milito; poste la Ligo estis dissolvita post la fino de la milito en 404 a.K.