Deklaro de kristnaska paco (Finnlando)
finna tradicio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Deklaro de kristnaska paco estas en Finnlando en multaj urboj la 24-an de decembro ĉiujare aranĝata jubilea evento, kie oni legas laŭte, ke ekzistas tempo, kiam oni povas ricevi el krimo pli fortan punon ol en aliaj tempoj de jaro. La plej tradicia deklaro estas aranĝata en Turku.[1] Tiu deklaro "Suomen Turku julistaa joulurauhan" ("Turku de Finnlando deklaras kristnaskan pacon"), "Åbo utlysar julfreden" estas sendata en finnaj televido kaj radio. Turku estas nuntempe preskaŭ nur propra nomo de la urbo Turku, sed antaŭe turku estis apelativo, kiu signifis grandan komercan urbon, Turku estis en Finnlando la sola urbo, pri kiu oni normale uzis tiun vorton, tial tiu urbo estis konata kiel Suomen turku ("Turku de Finnlando") kaj ankoraŭ tiu nomo aperas en malnovaj fontoj. Oni en Finnlando pensas, ke deklaro de kristnaska paco en Turku komencigas la kristnaskon. Ekde la jaro 1889 la deklaro ne havas laŭleĝe forton, sed ĝi ankoraŭ ne estas tute nura formalaĵo, sed ankoraŭ estas eventuale, ke finnaj tribunaloj uzas kiel pligravigon la fakton, ke la krimo pro kiu la akuzito estas kondamnita estis farita dum la Kristnaska paco. estas en Finnlando ankoraŭ eventuale, ke puno estas pli forta, ĉar la krimo estis farita dum la kristnaska paco. Ekzemple, Pentti Linkola najlis grandegan nombron da najloj en la trunkon de arbo, por ke la arbara maŝino rompiĝu, tio sukcesis kaj la tribunalo malmoligis la punon de Linkola, ĉar Linkola faris tion dum la kristnaska paco.