David Easton
From Wikipedia, the free encyclopedia
David EASTON (24a de Junio, 1917 – 19a de Julio, 2014) estis kanad-devena usona politiksciencisto. El 1947 ĝis 1997, li servis kiel profesoro pri politika scienco en la Universitato de Ĉikago.
David Easton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1917 (1917-06-24) en Toronto |
Morto | 19-an de julio 2014 (2014-07-19) (97-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Universitato de Toronto • Universitato Harvard • Universitato McMaster • Kalamazoo College |
Okupo | |
Okupo | politikologo • universitata instruisto |
Je la kunteksto de la revolucioj kaj kondutisma kaj post-kondutisma en la fako de politikal scienco dum la 1950-aj kaj 1970-aj jaroj, Easton havigis la plej uzatan difinon de politiko kiel "aŭtoritata lokigo de valoroj por socio".[1] Li fmiĝis pro sia aplikado de la teorio de sistemoj al la studo de politika scienco. Politikanalizistoj uzis lian kvinpartan skemon por studi la politik-faran procezon: nome investado, konverto, produkto, nutrado kaj medio. Gunnell argumentas, ke ekde la 1950-aj jaroj la koncepto de "sistemo" estis la plej grava teoria koncepto uzata de usonaj politikasciencistoj. Tiu ideo aperis en sociologio kaj aliaj sociaj sciencoj, sed estis Easton kiu specifigis kiel ĝi povus esti plej bone aplikita al la kondutisma esplorado en politiko.[2] Li estis prezidanto de Usona Politik-Scienca Asocio.