Daniel Day-Lewis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Daniel Michael Blake DAY-LEWIS naskiĝis la 29-an de aprilo 1957(nun 1957-04-29) en Londono, estas brita aktoro kaj ekde 1993 irlandano. Li formiĝis en Bristol Old Vic kaj estas konata pro profundaj studoj pri la siaj roloj.[1][2] Li estas unu el la plej elektemaj aktoroj el la industrio ĉar apenaŭ rolis en 5 filmoj ekde 1998 kun spacoj de 5 jaroj inter ili. Ne ofte donas intervjuojn, sporade aperas en publikaj okazaĵoj kaj estas tre silentema pri sia privata vivo.[3] Dum la 1980-aj jaroj li laboris en kino kaj teatro kiel membro de Royal Shakespeare Company. Li rolis kiel Romeo en la teatraĵo Romeo kaj Julieta kaj A Midsummer Night's Dream. Li debutis en Gandhi (1992), akiris rekonon pro la filmo My Beautiful Laundrette kaj A Room with a View (1985) fortigis lin kiel internacie rekona aktoro.
Daniel Day-Lewis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Day-Lewis en 2013 | |||||
Persona informo | |||||
Daniel Day-Lewis | |||||
Naskonomo | Daniel Michael Blake Day | ||||
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1957 (1957-04-29) (67-jaraĝa) en London | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Etno | Angloj • irlandanoj • judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Graflando Wicklow vd | ||||
Ŝtataneco | Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Bristol Old Vic Theatre School • Sevenoaks School • Bedales School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Cecil Day-Lewis vd | ||||
Patrino | Jill Balcon vd | ||||
Gefratoj | Tamasin Day-Lewis vd | ||||
Edz(in)o | Rebecca Miller vd | ||||
Amkunulo | Isabelle Adjani vd | ||||
Infanoj | Gabriel-Kane Day-Lewis • Ronan Day-Lewis • Cashel Day-Lewis vd | ||||
Parencoj | Michael Balcon • Arthur Miller vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | DDL | ||||
Okupo | filmaktoro • artisto • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro vd | ||||
Laborkampo | kina aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 1970-2017 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | My Left Foot ❦ In the Name of the Father ❦ The Last of the Mohicans ❦ Gangs of New York ❦ There Will Be Blood ❦ Lincoln (2012) vd | ||||
| |||||
| |||||
Aktorado | |||||
Oskar-premio | |||||
Plej bona aktoro 1989 My Left Foot 2007 There Will Be Blood 2012 Lincoln | |||||
Premio Ora Globo | |||||
Plej bona aktoro 2007 There Will Be Blood 2012 Lincoln | |||||
Premio BAFTA | |||||
Plej bona aktoro 1989 My Left Foot 2002 Gangs of New York 2007 There Will Be Blood 2012 Lincoln | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li gajnis la ĉefajn premiojn de la sepa arto kiel 3 Oskar-premio pro My Left Foot (1989), There Will Be Blood (2007) kaj Lincoln (2012). Li estas la sola aktoro kiu trifoje gajnis la Oskar-premion kiel plej bona aktoro kaj unu el la tri kiu posedas 3 statuojn.[4] Krome li gajnis 4 BAFTA premiojn kaj 2 Orajn globojn. En novembro 2012 la revuo Times nomis lin “la plej granda aktoro de la mondo”.[5] En 2014 li estis investita kabalirio pro la reĝino Elizabeto la 2-a.[6]