DHL (firmao)
germania, transnacia firmao / From Wikipedia, the free encyclopedia
La firmao DHL, ekde la jaro 2002 kompanio kun limigita respondeco laŭ germana juro, estas parto de la akcia kompanio Deutsche Post AG. Ĝi specialiĝis pri transportado de pakaĵoj, dokumentoj kaj aliaj varoj. La nomo devenas de la komencaj literoj de la familiaj nomoj de la firmaaj fondintoj, sinjoroj Dalsey, Hillblom kaj Lynn. La firmao laŭ la stato fine de marto 2016 havis 494 849 en pli ol 220 suverenaj ŝtatoj kaj teritorioj de la mondo,[1] estas la tutmonde gvida entrepreno pri aera kaj oceana transportado de kargo,[2] kaj tutmonde la firmao transportado de pakaĵoj kaj dokumentoj kun plej alta spezo.[3] La centra oficejo estas en la eksa registara kvartalo de la "federacia urbo" Bonno de Germanio.
Tiu ĉi artikolo temas pri la transnacia firmao DHL. Pri aliaj temoj vidu la apartigilon DHL. |
Rapidaj faktoj poŝta servo • negoco vd, Lando ...
DHL | ||
---|---|---|
DHL | ||
poŝta servo • negoco vd | ||
Dum | 25-a de septembro 1969 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Airborne Express | |
Jura formo | Kompanio kun limigita respondeco (laŭ germana juro, ekde 2002) | |
Fondita | en 1969 | |
Fondintoj | Adrian Dalsey • Larry Hillblom • Robert Lynn vd | |
Sidejo | Bonno | |
Lando | Germanio | |
Dungitoj | 494 849 (stato fine de marto 2016) | |
Agokampo | poŝto kaj loĝistiko | |
Posedata de | Post & Paket Deutschland vd | |
filiaj kompanioj | DHL Aero Expreso • European Air Transport Leipzig • European Air Transport • DHL Air UK • DHL International Aviation ME vd | |
Posedataj kompanioj | AeroLogic • Kalitta Air vd | |
TTT | www.dhl.de | |
Fermi