D. B. Cooper
From Wikipedia, the free encyclopedia
D. B. COOPER (ankaŭ konata kiel Dan COOPER) estis la pseŭdonimo de aerpirato, kiu la 24-an de novembro 1971 ricevis elaĉetmonon de 200 000 dolaroj[1] kaj sekve saltis paraŝute el la malantaŭa holdo de Boeing 727, dum la aeroplano estis fluganta super la nordpacifika marbordo de Usono, verŝajne super Woodland en Vaŝingtonio[2]. Spite al la arestado kaj pridemandado de centoj da suspektuloj dum multaj jaroj, troveblis neniu konvinka pruvo pri la identeco aŭ situo de Cooper. La agentejo FBI emas kredi, ke li simple mortis pro la salto[3]. Ekzistas tamen pluraj aliaj teorioj pri tio, kio okazis al Cooper post lia fama salto.
D. B. Cooper | |
---|---|
Artefarita portreto fare de FBI en 1972 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Dan Cooper |
Naskiĝo | Nekonata |
Morto | 24-an de novembro 1971 (1971-11-24) |
Okupo | |
Okupo | hijacker (en) |
La spektindeco de lia fuĝo kaj la necerteco pri lia destino scivoligis homojn ĝis hodiaŭ. La Cooper-afero (kodnomita "Norjak" de FBI)[4] restas nesolvita mistero. Kvankam la enketo famiĝis pro sia longdaŭra manko de spuraro, oni finfine retrovis kelkajn gravajn indicojn. Fine de 1978, nur kelkajn kilometrojn norde de la verŝajna surteriĝa areo de Cooper, oni malkovris afiŝon, kiu entenis instrukciojn por mallevi la malantaŭan aerkluzon de la aviadilo : ĝi devenis de la malantaŭa ŝtuparo de la piratita 727. En februaro 1980, la okjara Brian Ingram malkovris grandan kvanton da putriĝantaj 20-dolaraj biletoj, entute 5 800 $, ĉe la bordoj de la rivero Kolumbio[5].
En oktobro 2007 anoncis FBI, ke ĝi sukcese akiris fragmentan DNA-identecon de Cooper danke al analizo de la kravato, kiun li lasis en la aviadilo[6]. La 31-an de decembro 2007, FBI decidis revigligi la kazon, per la interreta publikigo de antaŭe neeldonitaj analizoj, skizoj kaj faktoj pri Cooper, tiel esperante refreŝigi la memoron de iu vidinto. Okaze de gazetkonferenco reasertis FBI, ke Cooper plej verŝajne mortis pro la salto, sed ke la agentejo malgraŭe deziris determini lian identecon[6][7]. En marto 2008 cetere anoncis FBI, ke alia ebla indico estis prienketata, post la elterigo de ŝirita, tordita paraŝuto proksime al la urbeto Amboy[8]. La agentejo tamen konkludis la 1-an de aprilo 2008, ke tiu ne estis la paraŝuto de Cooper, kiu estis farita el nilono, dum la malkovrita teksaĵo estis silko kaj datiĝis de la 1940-aj jaroj[9].