Cido
nacia heroo de Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cido, en hispana lingvo El Cid, el la araba sidi, senjoro, estas la batalnomo de Rodrigo DÍAZ DE VIVAR, konsiderata tradicie kiel la nacia heroo de Hispanio, kaj specife de Kastilio. Li naskiĝis en Vivar, malgranda vilaĝo apud Burgoso, en 1043 kaj mortis en Valencio, je la 10-a de julio de 1099. Apartenanta al la tiama nobelaro, li elstaris en la kortumo de reĝo Sanĉo la 2-a (Kastilio). Laŭ la legendo, post la mortigo de tiu ĉi, li devigis ties fraton Alfonso la 6-a ĵuri ke li ne instigis la murdon de sia frato. Post la ĵuro la reĝo koleriĝis kaj ekziligis Rodrigon en 1081; aliaj versioj kulpigas pri tio la malobeemon de la nobelo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Cido | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ruderico Didaz |
Aliaj nomoj | El Campeador • El Cid • El Cid Campeador |
Naskiĝo | en Vivar del Cid, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Reĝlando Kastilio |
Morto | 30-an de novembro 1098 (1098-11-30) en City of Valencia, Lordship of Valencia |
Tombo | Tomb of El Cid |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando Kastilio |
Familio | |
Patro | Diego Flaínez |
Patrino | Doña Rodríguez |
Edz(in)o | Jimena Díaz |
Infanoj | Cristina Rodríguez • Diego Rodríguez • María Rodríguez |
Okupo | |
Okupo | kavaliro • soldulo • militisto • politikisto • militestro |
Fermi