Cheryl
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cheryl Ann Tweedy[1] (30a de Junio 1983) estas angla kantistino kaj televidfamulino. Naskiĝinta kaj edukita en Newcastle upon Tyne, ŝi famiĝis fine de 2002 ricevinte postenon en Girls Aloud, grupo de junulinoj kreita pere de la programo Popstars: The Rivals de ITV. Estante ankoraŭ en la grupo, ŝi ekfaris soloan karieron en Aprilo 2009, kaj ekde tiam ĝis 2014, ŝi publikigis kvar studialbumojn – 3 Words (2009), Messy Little Raindrops (2010), A Million Lights (2012) kaj Only Human (2014). Are, la albumoj inkludis dek unuopaĵojn, kvin el kiuj – "Fight for This Love", "Promise This", "Call My Name", "Crazy Stupid Love" kaj "I Don't Care" – atingis pintan rangon en la brita pintolisto de unuopaĵoj. Cheryl estis la unua brita soloa artistino kiu havis kvin ununumerajn unuopaĵojn en UR, kaj ŝi tenis la rekordo por la brita soloa artistino kun plej multnombraj britaj ununumeraj unuopaĵoj ĝis Jess Glynne superis ŝin en 2018.
Cheryl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Cheryl Ann Tweedy |
Naskiĝo | 30-an de junio 1983 (1983-06-30) (40-jaraĝa) en Newcastle-upon-Tyne |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Walker • Heaton • Woking |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Reĝa Baleta Lernejo |
Familio | |
Edz(in)o | Ashley Cole |
Amkunulo | Liam Payne |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | kantisto • muzikisto • televida prezentisto • modelo • aktoro • amuzisto |
TTT | |
Retejo | https://www.cherylofficial.com/ http://cherylofficial.com/ |
Cheryl iĝis juĝistino en la brita versio de la programo The X Factor en 2008. Ŝi tutoris du el la finaj venkintoj de la konkurenco (Alexandra Burke en la kvina serio kaj Joe McElderry en la sesa serio), antaŭ rezigni en 2011 post la sepa serio kaj aliĝo al la stabanaro de la usona programo, kiun ŝi forlasis dum la komenca etapo. Ŝi revenis al juĝistaro en la dekunua kaj dekdua serioj en 2014 kaj 2015[2] de la brita programo. El 2019 ĝis 2020, Cheryl estis juĝisto en The Greatest Dancer.
Cheryl iĝis agnoskita kaj fotita stil-ikono, referencata kiel "fashionista" (enmoda) fare de la gazetaro. Ŝi estis fotita por kovrilpaĝoj de la brita Vogue, Elle kaj Harper's Bazaar, kaj reprezentis kompanion L'Oréal el 2009 ĝis 2018. Ŝiaj netaj enspezoj estis ĉirkaŭkalkulitaj je 20 milionoj da britaj pundoj en Oktobro 2014.[3][4]