Chequilla
From Wikipedia, the free encyclopedia
Chequilla [ĉeKIĝa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipo estas situa en la Natura Parko de Alto Tajo, en la valo de la rivero Cabrillas. Tamen, ĝi apartenas al la Senjorio de Molina de Aragón. En 2015 estis 21 loĝantoj. Chequilla elstaras pro la rokaj formacioj de ruĝa sabloŝtono. La plej elstaraj vizitindaj lokoj estas la jenaj: Checa, Megina, Peralejos de las Truchas, Cueva el Tomero, ermitejo de la Virgulino de Ribagorda kaj Traíd.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Chequilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Elisabet Panella Checa | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,05 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 36′ N, 1° 50′ U (mapo)40.607222222222-1.8266666666667 [+] | ||
Alto | 1 361 m [+] | ||
Areo | 15,30 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chequilla [+] | |||
Fermi