Che Guevara
latinamerika marksista revoluciulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernesto GUEVARA [erNESto geBAra] (naskiĝis la 14-an de junio 1928 en Rosario, Argentino, mortis la 9-an de oktobro 1967 en Bolivio) estis latinamerika marksista revoluciulo, gvidisto de gerilo kaj ministro de Kubo. Li estas pli konata kiel Che Guevara aŭ simple la Che.[1], kromnomo (batalnomo), kiun li ricevis en Kubo pro sia argentina origino.
Che Guevara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernesto Guevara | |||||
Naskonomo | Ernesto Guevara | ||||
Naskiĝo | 14-an de junio 1928 (1928-06-14) en Rosario | ||||
Morto | 9-an de oktobro 1967 (1967-10-09) (39-jaraĝa) en La Higuera | ||||
Mortis pro | hommortigo • eksterjura hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Mortigita de | Mario Terán vd | ||||
Tombo | Che Guevara Mausoleum vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Argentino • Kubo • Bolivio • Gvatemalo • Meksiko vd | ||||
Ŝtataneco | Kubo • Argentino vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bonaero • St Benedict's School vd | ||||
Partio | Kuba Komunisma Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ernesto Guevara Lynch vd | ||||
Patrino | Celia de la Serna vd | ||||
Edz(in)o | Hilda Gadea • Aleida March vd | ||||
Amkunulo | María del Carmen Chichina Ferreyra vd | ||||
Infanoj | Aleida Guevara vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Che Guevara • Pelado • Teté • Furibundo Serna • Fuser • Chancho • Chang-Cho • Luís Hernández Gálvez • Tatu • Adolfo Mena González • Ramón • Fernando Sacamuelas vd | ||||
Okupo | revoluciulo • partizano • politikisto • kuracisto • poeto • diplomato • eseisto • militisto • verkisto • publikigisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Gerila Milito ❦ Bolivia taglibro vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juna medicinstudanto, Guevara vojaĝis tra Latinameriko, kaj tiel rekte konatiĝis kun la malriĉeco de granda parto de la popolo. Liaj spertoj kaj observoj igis lin al konkludo, ke abolo de sociekonomiaj neegalecoj eblas nur pere de revolucio. Li tial decidis pliprofundigi siajn konojn pri marksismo kaj vojaĝi en Gvatemalo por scii pri la reformoj de la prezidinto Jacobo Arbenz Guzmán, renversita kelkajn monatojn antaŭe per puĉo subtenita de la CIA (operaco PBSUCCESS). Iom poste Guevara aliĝis al la movado de la 26-a de julio (M-26-7), revoluciema grupo estrita de Fidel Castro. Post pli ol du jaroj de gerilo, dum kiuj Guevara iĝis komandanto, tiu grupo gajnis la povon en Kubo renversinte la diktatoron Fulgencio Batista en 1959.
En la sekvaj monatoj Guevara estis nomumita prokuroro de revolucia tribunalo, kiu juĝis kulpaj pri militkrimoj kaj ekzekutis pli ol cento da policistoj kaj militistoj de la antaŭa reĝimo. Sekve li kreis labor- kaj reedukkampojn. Li okupis plurajn gravajn postenojn en la kuba registaro, kiu sukcesis starigi en Kubo ekonomion similan al tiu de Sovetunio[2], kaj proksimiĝon politikan al la Orienta Bloko, sed malsukcesis pri la industriigo de la lando, kiam li estis ministro. Guevara verkis dum tiu epoko plurajn teoriajn tekstojn pri revolucio kaj gerilo.
En 1965 post denunco de la ekspluatado de la tria mondo fare de la du blokoj de la malvarma milito, Guevara malaperis de la politika vivo kaj forlasis Kubon celante disvastigi revolucion. Unue en Kongo Kinŝasa, sensukcese, poste en Bolivio, kie li estis kaptita kaj ekzekutita de la bolivia armeo trejnita kaj gvidita de la CIA.[3][4][5]
Post sia morto Che Guevara iĝis arketipo por revoluciaj movadoj en la tuta mondo, sed daŭre restas kontroverso inter historiistoj rilata al atestoj pri eblaj ekzekutoj de nekulpuloj[6]. Portreto de Che Guevara fotita de Alberto Korda estas taksita unu el la plej famaj fotoj en la tuta mondo[7].