ChatGPT
dialoga lingvomodelo / From Wikipedia, the free encyclopedia
ChatGPT [Ĉat-Gopoto aŭ foje ĈET ĝipiTI, pli simile al la angla prononcado] (akronimo por Generative Pre-Trained Transformer, en libera traduko: antaŭ-trejnita transformilo kapabla je produktado) [1] estas prototipo de babilroboto uzanta artefaritan intelekton, programita de usona kompanio OpenAI.
ChatGPT | |
---|---|
Demando al ChatGPT: Kio estas la estonteco de la esperanta Vikipedio? Kun la respondo. | |
Programisto | Open AI |
Lasta testa versio | (13-a de februaro 2023) |
Programtipo | Babilroboto |
Permesilo | Mallibera programaro |
Retejo | Oficiala retejo |
ChatGPT rapide altiris multe da atento depost la 30-an de novembro 2022, kaim estis lanĉita la versio ChatGPT-3, ĉefe pro ĝiaj detalaj kaj elokventaj respondoj en multaj scifakoj, kvankam ne ĉiam pravaj. Tamen, la varia fakta precizeco de la babilejo fariĝis ĝia grava malavantaĝo. La babilbotmodelo estas uzata por solvi lernejajn taskojn, krei receptojn, skribi scenarojn kaj rakontojn, reverki kaj resumi tekstojn kaj respondi demandojn. Plejparto de la informoj de ChatGPT-3 estas ĝisdatigitaj nur ĝis 2021. Laŭ The Wall Street Journal, la valoro de OpenAI post la lanĉo de ChatGPT estis taksita je proksimume 29 miliardoj da dolaroj.
La origina eldono de ChatGPT estis bazita sur GPT-3.5. Versio bazita sur GPT-4, la plej nova OpenAI-modelo, estis publikigita la 14-an de marto 2023, kaj estas havebla por pagitaj abonantoj sur limigita bazo.
ChatGPT kapablas redakti en multaj lingvoj, inter kiuj Esperanto, kun tre alta nivelo.[2]