Mezeŭropa tempo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La mezeŭropa tempo (MET) (angle Central European Time (CET)) estas por partoj de Eŭropo – interalie por la germanlingvaj landoj kaj teritorioj – kaj partoj de Afriko laŭleĝe valida horo. Ĝi egalas al la averaĝa suntempo sur la longitudo 15° oriente. La diferenco de la mezeŭropa normala tempo (MET) al la universala tempo UTC estas +1 horo, mallonge UTC+1. La diferenco de la mezeŭropa somera tempo (MEST, angl. CEST) al la universala tempo estas +2 horoj, mallonge UTC+2. Ĝi do egalas al la averaĝa suntempo sur la longitudo 30° oriente.
blua | Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00) Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00) |
helblua | Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00) |
ruĝa | Centreŭropa Tempo (UTC+01:00) Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00) |
okro | Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00) Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00) |
flava | Kaliningrada Tempo (UTC+02:00) |
helverda | Fora-orienteŭropa Tempo (FET, UTC+3), Minska Tempo / Moskva Tempo |