Carsten Borchgrevink
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carsten Egeberg BORCHGREVINK (naskiĝis la 1-an de decembro 1864, mortis la 21-an de aprilo 1934) estis norvega-brita polusa esploristo kaj pioniro de moderna antarkta vojaĝado. Borchgrevink antaŭis Robert Falcon Scott, Ernest Shackleton, Roald Amundsen kaj plurajn aliajn famulojn de la heroa epoko de antarkta esplorado. Li komencis sian esplorkarieron en 1894, partoprenante norvegan balenĉasadan ekspedicion al Antarkto. Li tiuokaze kolektis kaj alportis al Eŭropo la unuajn vegetalajn specimenojn el la regiono de la antarkta cirklo.
Carsten Borchgrevink | |
---|---|
Carsten Borchgrevink fotita ĉ. 1895 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-a de decembro 1864 en Oslo, Svedio-Norvegio |
Morto | 21-a de aprilo 1934 en Oslo, Norvegio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Norvegio |
Alma mater | Royal Saxon Academy of Forestry Tharandt |
Familio | |
Infano | Ridley Borchgrevink |
Okupo | |
Okupo | esploristo |
Inter 1898 kaj 1900, Borchgrevink estris la brite financitan ekspedicion Southern Cross : ĝi en 1899 fariĝis la unua ekspedicio, kiu sukcese travintris sur la antarkta kontinento. La ekspedicianoj atingis la Ross-glacikampon, kiun neniu alia vizitis ekde la ekspedicio de James Clark Ross antaŭ preskaŭ sesdek jaroj. Borchgrevink surteriĝis sur la glacikampon kune kun du aliaj ekspedicianoj kaj li trapasis ĝin per sledo, atingante novan plejsudan rekordon je la latitudo 78°50'S. Kiam ĝi revenis al Anglio, kaj malgraŭ la supre menciitaj grandfaroj, la ekspedicio nur duone vekis la intereson de la publiko kaj de britaj geografoj, kiuj multe pli atentis pri la baldaŭa komenco de la ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La kunlaborantoj de Borchgrevink ofte kritikis liajn metodojn, dum liaj propraj vojaĝraportoj estis konsideritaj kiel nefidindaj kaj gazetemaj.
Post la ekspedicio Southern Cross, Borchgrevink estis unu el la tri sciencistoj, kiuj estis senditaj al Karibio en 1902 de la Nacia Geografia Societo por enketi pri la konsekvencoj de la katastrofa erupcio de la monto Pelée (Martiniko). Li poste definitive enloĝiĝis en Oslon, ĝuante diskretan kaj nepublikan vivon. Lia pionira verko estis poste agnoskita kaj honorita de pluraj landoj, kaj li en 1912 ricevis publikan omaĝon el Roald Amundsen, konkerinto de la suda poluso. En 1930, la brita Reĝa Geografia Societo finfine agnoskis la kontribuon de Borchgrevink al la historio de polusa esplorado, kaj ĝi atribuis al li sian "Patrono-Medalon". En sia konkludo, la Geografia Societo agnoskis, ke oni antaŭe ne dediĉis sufiĉan intereson kaj dankemon al la ekspedicio Southern Cross.