Carlos Manuel de Céspedes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlos Manuel de Céspedes del Castillo naskiĝis en la antikva provinco Oriento (Kubo), nuntempe Granma (provinco), la 18-an de aprilo 1819 en Bayamo, Kubo - m. en 1874) estis kuba politikisto kaj militisto.
Carlos Manuel de Céspedes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carlos Manuel de Céspedes del Castillo | |||||
Naskonomo | Carlos Manuel Perfecto del Carmen de Céspedes y López del Castillo | ||||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1819 (1819-04-18) en Bayamo, Ĝeneralkapitanlando Kubo, Hispana Imperio | ||||
Morto | 27-an de februaro 1874 (1874-02-27) (54-jaraĝa) en Sierra Maestra, Ĝeneralkapitanlando Kubo, Hispana Imperio | ||||
Tombo | Santa Ifigenia Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla • franca • itala • latina • greka • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Havano • Universitato de Barcelono • Universitato de Barcelono vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Francisco Javier de Céspedes vd | ||||
Edz(in)o | Ana de Quesada y Loynaz (en) (1869–nekonata valoro) nekonata valoro (1839–1868) vd | ||||
Amkunulo | Candelaria Acosta Fontaigne vd | ||||
Infanoj | Carlos Manuel de Céspedes y Quesada vd | ||||
Parencoj | Manuel de Quesada y Loynaz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato komponisto militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de Jesús María Céspedes y Luque ankaŭ naskiĝinta en Oriento kaj de Francisca de Borja López del Castillo y Ramírez de Aguilar, naskiĝinta en Santa María del Puerto del Príncipe. Li devenis el riĉa familio dediĉita al la sukerindustrio. Li studis en la Havana Universitato kie abiturientiĝis en 1840. Vojaĝis al Hispanio cele al la daŭrigo de siaj studoj kaj frekventis frankmasonajn societojn kie li partoprenis revoluciajn kaj kontraŭregistarajn agadojn pro kio estis arestita de la hispanaj aŭtoritatuloj. Kiam li revenis al Kubo estis pli konvinkita pri la neceso kaj urĝeco de la sendependeco de Kubo, tiacele li serĉis kontaktojn kun oponantoj de la kolonia reĝimo, kiel Salvador Cisneros Betancourt Marqués de Santa Lucia, Bartolomé Masó kaj “Perucho” Figueredo. La plimulto de tiuj ĉi homoj venis el sukerindustriaj familioj de Oriento. Finfine decidiĝis kaj organizis kaj gvidis la Ribelon en Demajagua (10-an de oktobro 1868) kiu estas konsiderita kiel la komenco de la milito por la kuba sendependeco kaj ankaŭ komenco de la unua periodo de la milito konata kiel "Dekjara Milito (Kubo)" (1868-1878), ofertis la liberecon de siaj sklavoj kaj invitis ilin batali kune kun li por la sendependeco.
Céspedes estis la reprezentanto de la plej radikala flanko de la revolucio, proponis la gradan abolicion kun monkompenso de la sklaveco.