Carlos Andrés Pérez
From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlos Andrés PÉREZ Rodríguez (Rubio, 27-a de oktobro 1922 – Miami, 25-a de decembro 2010), konata ankaŭ laŭ mallongigo CAP, estis politikisto de Venezuelo apartenanta al la partio Acción Democrática (AD), kiu plenumis la postenon de prezidento de la Respubliko dufoje (1974-1979 kaj 1989-1993).
Carlos Andrés Pérez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Carlos Andrés Pérez Rodríguez |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1922 (1922-10-27) en Rubio |
Morto | 25-an de decembro 2010 (2010-12-25) (88-jaraĝa) en Miamo |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | East Cemetery |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Venezuelo |
Alma mater | Centra Universitato de Venezuelo • Libera Universitato de Kolombio • Universitato de Kostariko |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Blanca Rodríguez de Pérez (en) (1948–) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Lia unua regotempo estis konata kiel la etapo de la «Saudia Venezuelo» pro la enfluo de naftodolaroj devenaj de la eksportado de la venezuela nafto kiel sekvo de la araba embargo de nafto. Pro la alta naftoproduktado [1] kaj la akumulita inflacio de la usona dolaro,[2] la nafto progreso de tiu periodo estus la dua plej granda de la historio de Venezuelo,[3] malantaŭ tiu ricevita poste dum la regado de la Prezidento Hugo Chávez.
Lia dua regotempo startis je tre ŝuldekonomio kun pli ol 6 500 milionoj de dolaroj en kreditobligacioj limigitaj je julio 1989 kio devigis lin tuj entrepreni tro striktajn ekonomiajn decidojn kio rezultis en protesto konata kiel "Caracazo", kiuj estis markitaj per privatigoj de publikaj eentreprenoj kaj skandaloj pro korupto, fraŭdo kaj malversacio de publika mon(proviz)o, kio rezultis en lia elpostenigo.[4]