Brahmagupta
hinda matematikisto de la 7a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Brahmagupta (sanskrite ब्रह्मगुप्त ; naskiĝis en 590 en Bhinmal, mortis en 665) estis barata matematikisto kaj astronomo.
Brahmagupta | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
ब्रह्मगुप्तः | ||
Naskonomo | ब्रह्मगुप्तः | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 597 (0597-11-30) en Bhinmal | |
Morto | 30-an de novembro 669 (0669-11-30) (72-jaraĝa) en Ujjain | |
Loĝloko | Bhinmal • Ujjain vd | |
Ŝtataneco | Barato vd | |
Familio | ||
Patro | Jishnugupta vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto • astronomo vd | |
Laborkampo | matematiko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | teoremo de Brahmagupta ❦ Brahmagupta matrix ❦ Brahmagupta's formula ❦ Brahmagupta–Fibonacci identity ❦ Interpola formulo de Brahmagupta ❦ Brahmagupta polynomial ❦ Brahmagupta's identity ❦ Khandakhadyaka ❦ Brāhmasphuṭasiddhānta ❦ Brahmagupta's problem vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis la aŭtoro de du elstaraj verkoj pri matematiko kaj astronomio, nome Brāhmasphuṭasiddhānta (vasta teoria verko pri Brahmao) en 628) kaj Khaṇḍakhādyaka (pli praktika teksto). Estas kialoj por supozi, ke li devenas de Bhinmal.[1] Brāhmasphuṭasiddhānta estas la unua teksto, en kiu la matematika plena nulo estas traktita kiel skribita cifero. Antaŭe en la 6-a jarcento antaŭ Kristo la babilonanoj jam simbolis la valoron de nulo per malplena signo.
Brahmagupta estis la unua matematikisto, kiu havigis regulojn por kalkuli pere de nulo. La tekstoj de Brahmagupta estis verkitaj en elipsaj versoj en Sanskrito, kiel estis komuna praktiko en hindia matematiko. Ĉar la tekstoj ne enhavas matematikajn pruvojn, ne estas klare, kiel la rezultoj de Brahmagupta estis derivitaj.[2]