Bostona Publika Biblioteko
biblioteko en Bostono, Masaĉuseco, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bostona Publika Biblioteko (angle Boston Public Library) estas urba publika biblioteka reto en Bostono, Masaĉuseco, Usono, fondita en 1848. [1] Ĝi estis la unua municipa publika biblioteko en Usono, la unua grava biblioteko malfermita al publiko en Usono, kaj la unua publika biblioteko se temas pri permesi alhejman prunteprenon.
Bostona Publika Biblioteko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Boston Public Library | |||||
sistemo de bibliotekoj • writing residency | |||||
Komenco | 18-a de marto 1848 vd | ||||
Geografia situo | 42° 21′ 36″ N, 71° 3′ 32″ U (mapo)42.3600825-71.0588801 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Boston Public Library, McKim Building | ||||
Situo | Bostono | ||||
| |||||
Membro de | Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Urban Libraries Council • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Digital Scriptorium vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĉiuj plenkreskaj loĝantoj de la Masaĉuseco estas rajtigita al depruntado kaj esploraj privilegioj. Tiele la biblioteko ricevas ŝtatan financadon. La Bostona Publika Biblioteko enhavas proksimume 24 milionon da eroj, faranta ĝin la tria-plej granda publika biblioteko en Usono malantaŭ la federala Biblioteko de Kongreso kaj Novjorka Publika Biblioteko, kiu estas ankaŭ private financata.
Ĝiaj kolektoj ankaŭ inkluzivas 600 000 fotojn, verkojn de Rembrandt, Dürer, Goya, Daumier, Toulouse-Lautrec, kaj 350,000 malnovaj mapoj.
En fiskala jaro 2014, la biblioteko tenis pli ol 10,000 programoj, ĉiuj liberaj al la publiko kaj pruntedonis 3.7 milionon da materialoj.