Blazono de Saksio
blazono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blazono de Saksio estas nuntempa oficiala blazono de la germana federacia lando Saksio. La blazono ankaŭ estas elmontrita sur la ŝtatflago de Saksio. La nigra-ora striita blazono estas uzata ekde la 12-a jarcento, la verda krono aldoniĝis en 1260. La Konstitucio de la Liberŝtato Saksio, adoptita fare de la Landtag (landa parlamento) la 26-an de majo 1992, deklaras: "La landa blazono montras en naŭoble dividita kampo de nigro kaj oro diagonalan verdan kronon."[1].