Blankventra moskulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankventra moskulo aŭ Himalaja moskulo (Moschus leucogaster, el Moschus mosko kaj moskulo kaj el leucogaster blanka ventro) estas moskula specio kiu loĝas en Himalajo de Nepalo, Butano, Barato, Pakistano kaj Ĉinio. Ĝi estas listigita kiel Preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro troekspluatado kio rezultas en probabla serioza populacia malpliigo.[1]
Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Orventra moskulo, sed estis separita sur la bazo de diferencaj kraniproporcioj.[2]