Benzila triklorido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Benzila triklorido aŭ C7H5Cl3, ankaŭ konata kiel triklorotolueno, estas organika aromata komponaĵo de kloro kun tolueno, senkolora likvaĵo kun korodaj proprecoj ĉefe uzata kiel interaĵo en la preparado de kemiaj produktoj kiel tinkturoj kaj farmaciaĵoj.
Benzila triklorido | |||||
Plata kemia strukturo de la Benzila triklorido | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Benzila triklorido | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 98-07-7 | ||||
ChemSpider kodo | 13882366 | ||||
PubChem-kodo | 7367 | ||||
Merck Index | 15,1112 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora koroda likvaĵo | ||||
Molmaso | 195,467 g·mol-1 | ||||
Denseco | 1,3756g cm−3 | ||||
Fandpunkto | -5 °C | ||||
Bolpunkto | 220,8 °C | ||||
Refrakta indico | 1,5580 | ||||
Ekflama temperaturo | 108 °C | ||||
Memsparka temperaturo | 211 °C | ||||
Solvebleco | Akvo:reakcias | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 702 mg/kg (buŝe)[1] | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R22 R23 R41 R45 R23 R37/38 | ||||
Sekureco | S45 S53 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318, H331, H335, H350 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P311, P312, P321, P330, P332+313, P362, P403+233, P405, P501[2] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas klasata kiel ekstreme danĝera substanco fare de la saninstitutoj kaj estas submetita al striktaj raportaj postuloj de la instalaĵoj kiuj produktas, enstokigas aŭ uzas ĝin en signifoplenajn kvantojn. Benzotriklorido estas nesolvebla en akvo ĉe meditemperaturo kaj malkomponiĝas en ĝia ĉeesto, tamen ĝi estas solvebla en alkoholo, benzeno kaj etero. Ĝi estas irita substanco al okuloj kaj haŭto kaj oni suspektas ke ĝi estas karcinomogena. La mortigaj dozoj estas tre malaltaj kaj ĝi posedas toksajn efikojn sur la centra nervosistemo.