Benzila izocianido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Benzila izocianido aŭ benzila karbilamino aŭ benzila izonitrilo estas kemia komponaĵo kun molekula formulo C7-H7-N≡C estas izomero de la Benzila cianido aŭ C7-H7-C≡N. Saloj kaj esteroj de la izocianida acido nomatas izocianidoj. Benzila izocianido estas senkolora likvaĵo, danĝera kaj toksa substanco kun malaltaj fandopunkto kaj bolpunkto.
Benzila izonitrilo | ||
Benzila izocianido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 10340-91-7 | |
ChemSpider kodo | 74506 | |
PubChem-kodo | 82558 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun malagrabla odoro | |
Molmaso | 117,151g mol−1 | |
Denseco | 0,962g/cm−3[1] | |
Fandpunkto | −23,8 °C | |
Bolpunkto | 105 °C [2] | |
Refrakta indico | 1,5217 | |
Acideco (pKa) | 27,4 | |
Ekflama temperaturo | 79 °C | |
Solvebleco | Akvo:nesolvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 270 mg/kg (buŝe) [3] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H312, H332 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P312, P330, P363, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kontraste kun la malforte dolĉa, etera odoro de la acetonitrilo, la odoro de benzila izocianido, kiel tiu de aliaj simplaj facilbolaj izocianidoj, estas klare penetranta kaj tranĉa. Benzila izonitrilo estas kutime produktata per senhidratigo de la benzila formamido[4].
La akra odoro de la rapidbolaj izocianidoj estas senkompare kompensita per la unikaj trajtoj de la izocianida grupo. Ekde ilia malkovro antaŭ proksimume 150 jaroj, izocianidoj trovas multajn aplikojn en la sintezo de nitrogenaj heterocikloj. Krom diversaj multkomponentaj procezoj, multaj aliaj alternativoj ekzistas por konstrui tiajn ringsistemojn el izocianidoj.