Benedito Calixto
brazila pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Benedito Calixto de Jesus (naskiĝis la 14-an de oktobro 1853, mortis la 31-an de majo 1927) estis brazila pentristo.[1] Liaj verkoj kutime bildigas figurojn de Brazilo kaj brazila kulturo, inkluzive de fama portreto de la 17-jarcenta portugaldevena esploristo Domingos Jorge Velho en 1923[2] kaj scenoj de la marbordo de San-Paŭlo.[3] Kontraste al multaj artistoj de la tempo, Calixto havis privatan patronon kaj ne dependis el la ŝtata patronado, kion li mem tre aprezis.[4]
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Benedito Calixto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1853 (1853-10-14) en Itanhaém |
Morto | 31-an de majo 1927 (1927-05-31) (73-jaraĝa) en San-Paŭlo |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Francio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • fotisto • historiisto |
Verkoj | Inundação da Várzea do Carmo |
Fermi