Befana
(Epifania Sorĉistino) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Befana (Epifania sorĉistino)[1].
Rapidaj faktoj fikcia homo • alportanto de kristnaskaj donacoj, Informoj ...
Befana | |
---|---|
fikcia homo • alportanto de kristnaskaj donacoj | |
Informoj | |
Eble sama | Perchta |
Sekso | ina |
Okupo | sorĉisto |
Fermi
La Befana estas folklora figuro ligita al la kristnaskaj festadoj, iam tipa de kelkaj italaj regionoj, ĝi poste disvastiĝis al la tuta itala duoninsulo; ĝi estas malpli konata en la cetero de la mondo.
Laŭ tradicio, ŝi estas tre maljuna virino, kiu flugas sur balailo, por viziti la infanojn en la nokto inter la 5a kaj la 6a de januaro (la nokto de la Epifanio); ŝi plenigas la ŝtrumpojn tiucele lasitaj de la infanoj, kutime penditaj ĉe la kameno aŭ proksime de fenestro; ĝenerale, la infanoj, kiuj dum la jaro estis bonaj ricevos dolĉaĵojn, frandaĵojn, sekigitajn fruktojn aŭ malgrandajn ludilojn. Kontraŭe, tiuj, kiuj kondutis malbone trovos ŝtrumpojn plenigitajn kun karbo aŭ ajlo.[2][3]