Beas (rivero)
rivero en Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Beas, hindie ब्यास panĝabe ਬਿਆਸ, konata ankaŭ kiel Biás aŭ Bias,[1][2] (Sanskrita, Vipasa; Greka, Hyfazis),[3] estas rivero en norda Barato. Tiu rivero ekfluas en Himalajo en centra Himaĉal-Pradeŝo, Barato, kaj fluas dum ĉirkaŭ 470 km al la rivero Satleĝo en la barata ŝtato Panĝabo.[4]
Ties totala longo estas 470 km kaj ties akvokolekta baseno estas 20,303 km² granda.[5]