Batalo de la arbaro Hürtgen
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo de la arbaro Hürtgen (en angla: Battle of Hürtgen Forest, en germana: Schlacht im Hürtgenwald) estis serio de akraj bataloj okazintaj de la 19a de septembro al la 16a de decembro 1944 inter usonaj kaj germanaj fortoj en la Okcidenta Fronto dum la Dua Mondmilito en la arbaro Hürtgen, areo de 140 km² ĉirkaŭ 5 km oriente de la Belgi–Germana landlimo.[1] Ĝi estis la plej longa batalo sur teritorio de Germanio dum la milito, kaj estas la plej longa aparta batalo kiun la Usona Armeo iam luktis.[2]
La dekomenca celo de la usonaj komandantoj estis ĉirkaŭi la germanajn fortojn en la areo por eviti ke ili plifortigu la frontoliniojn pli norden en la Batalo de Akeno, kie la usonaj fortoj estis luktantaj kontraŭ la reto de fortifikitaj industriaj urboj kaj vilaĝoj de la Sigfrida Linio kie estis disigitaj fortikaĵetoj, tankokaptiloj kaj minkampoj. Duaranga celo povis esti alflankigi la frontolinion. La dekomencaj usonaj taktikaj celoj estis konkeri Schmidt kaj purigi la vojon al Monschau. En dua fazo la Aliancanoj volis avanci al la rivero Rur kiel parto de la Operaco Reĝino.
Generalfeldmarschall Walter Model klopodis haltigi la Aliancanojn kaj ili faris tion, sed malpli ol ĉe la Batalo de Arnhemo. Tamen ili okazigis gravajn perdojn al Aliancanoj profite de la fortifikaro kiun la germanoj nomis Westwall, kaj la Aliacanoj la Sigfrida Linio. La Batalo de la arbaro Hürtgen kostis al la Usona Unua Armeo almenaŭ 33 000 mortintojn aŭ vunditojn, inkludinte kaj batalajn kaj nebatalajn perdojn, kun supra ĉirkaŭkalkulo de 55 000; la germanaj perdoj estis 28 000. La urbo de Akeno norde finfine falis la 22an de oktobro je alta kosto por la Usona Naŭa Armeo, sed ili malsukcesis trapasi la riveron Rur aŭ elpreni kontrolon de ties akvobaraĵoj el la germanoj. La batalo estis tiom kosta ke ĝi estis priskribita kiel Aliancana "malvenko de unua amplekso," kun specifa agnosko de Model.[3][4]
La germanoj akre defendis la areon ĉar ĝi utilis kiel dekomenca areo por la ofensivo Unternehmen: Wacht am Rhein de vintro 1944 (poste konata kiel Batalo de Ardenoj), kaj ĉar la montoj permesis la aliron al la ĉefa Rur-a akvobaraĵo (Rurstausee). La Aliancanoj malsukcesis konkeri la areon post kelkaj malvenkoj kaj la germanoj sukcese tenis la regionon ĝis ili lanĉis sian lastan ofensivon en la Ardenoj.[5][6] Tiu estis lanĉita la 16an de decembro kio finis per la Hürtgen offensive.[1] La Batalo de Ardenoj atingis disvastigitan atenton de la gazetaro kaj de la publiko, kio lasis la batalon de la arbaro Hürtgen malpli memorita.
La proksimuma kosto de la Sigfridlinia Kampanjo por la usona soldataro estis de ĉirkaŭ 140 000 personoj.[7]