Bartolomeo Roverella
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bartolomeo ROVERELLA (1406-1476) estis sekretario de la Episkopo de Modeno, kapelano de la Patriarko de Akvilejo, sekretario de la papo Eŭgeno la 4-a, aŭditoro de la Roma Rota, frato de Lorenzo Roverella[1] (m. 1474), Episkopo de Ferrara inter la 26-a de marto 1460 kaj 1474, kaj Niccolò Roverella, generalo de la Olivetana Ordeno. En 1444, li estas nomumita unua episkopo de Adria, kaj en 1445 li estas promociita al Ĉefepiskopo de Ravenna.
Bartolomeo Roverella (1406-1476) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Itala kardinalo kaj Episkopo de Ravenna | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1406 en Rovigo, Italio | ||||
Morto | 2-a de majo 1476 en Ferrara, Italio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Alma mater | Episkopo de Modeno Episkopo de Adria Ĉefepiskopo de Ravenna | ||||
Familio | |||||
Patro | Giovanni Roverella (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Roverella estis apostola nuncio en Anglio inter 1451-1452, guberniestro de Umbrio inter 1448 kaj 1451, de Marche Picena inter 1452 kaj 1454, kaj de Viterbo en 1454. Ankaŭ li aktivis kiel papa legato de Pio la 2-a en la regno de Napolo, guberniestro de Benevento, honora preposto de la Preĝejo de Sankta Bartolomeo de Rovigo kaj honora abato de Vangadizza kaj Sankta Maria de Koraco[2]. En la 18-a de decembro 1461 li estis nomumita kardinalo de la papo Pio la 2-a.