Barthélemy Boganda
From Wikipedia, the free encyclopedia
Barthélemy BOGANDA (n. la 4-an de aprilo 1910 – m. la 29-an de marto 1959) estis la ĉefa naciista politikisto de Centr-Afrika Respubliko antaŭ ties sendependiĝo, kiam tiu regiono estis konata kiel Ubangi-Ŝari kaj ankoraŭ apartenis al Ekvatora Franca Afriko, kolonia teritorio administrata de Francio. Li fariĝis la unua ĉefministro de la centr-afrika aŭtonoma teritorio.
Barthélemy Boganda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Barthélemy Boganda | |||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1910 (1910-04-04) en Bobangui | ||||
Morto | 29-an de marto 1959 (1959-03-29) (48-jaraĝa) en Bango | ||||
Mortis pro | nekonata valoro vd | ||||
Mortis per | aviadila akcidento vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Centr-Afrika Respubliko vd | ||||
Partio | Movado por la Socia Evoluo de Nigra Afriko • Popola Respublikana Movado vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Boganda naskiĝis ene de modesta, farmista familio, sed li estis filigita kaj edukita de romkatolikaj misiistoj. En 1938, la junulo estis ordenita kiel la unua romkatolika pastro de Ubangi-Ŝari. Dum la Dua Mondmilito, Boganda plenumis plurajn misiojn, kaj la episkopo de Banguo sekve konvinkis lin komenci politikan karieron. En 1946, li fariĝis la unua ubangana membro de la Nacia Asembleo de Francio, kie li entreprenis aktivan agadon kontraŭ rasismo kaj koloniaj reĝimoj. Li tiam revenis al Ubangi-Ŝari, kie li fondis popularan movadon por kontraŭi francan koloniismon. Tiu movado sekve fariĝis la Movado por la Socia Evoluo de Nigra Afriko (MESAN), kaj ĝi rapide populariĝis inter la plej modestaj kamparanoj kaj laboristoj. La renomo de Boganda iom difektiĝis, kiam li rezignis sian sacerdotecon por edziĝi kun Michelle Jourdain, parlamenta sekretariino. Li tamen dum la 1950-aj jaroj pluadvokatis egalecon por la nigruloj de Ubangi-Ŝari, koncerne homajn rajtojn aŭ administradan traktadon.
En junio 1958, post kiam la Kvara Franca Respubliko ekkonsideris sendependigi siajn afrikajn koloniojn, Boganda renkontis la ĉefministron Charles de Gaulle[1] por diskuti pri la kondiĉoj de la sendependiĝo de Ubangi-Ŝari. De Gaulle akceptis la proponon de Boganda, kaj la 1-an de decembro proklamis Boganda la kreadon de Centr-Afrika Respubliko, kiu unue estis nur aŭtonoma teritorio. Li fariĝis la unua ĉefministro de la aŭtonoma teritorio, kaj cetere intencis fariĝi la unua prezidento de sendependa Centr-Afrika Respubliko. Boganda tamen mortis okaze de mistera aviadilakcidento la 29-an de marto 1959, dum flugo direkte al Banguo. Ekspertoj detektis spurojn da eksplodaĵoj en la vestiĝo de la aviadilo, sed tiu detalo estis preteratentita. Kvankam la responsuloj de la akcidento estis neniam certe identigitaj, oni interalie suspektis francan spionagentejon aŭ eĉ la propran edzinon de Boganda. Unu jaron poste, la revo de Boganda finfine plenumiĝis, kiam la Centr-Afrika Respubliko formale sendependiĝis el Francio.