Bartholomaeus Anglicus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bartolomeo la Angla (1203-1272) estis angla filozofo, skolastikisto kaj erudiciulo en Parizo, aŭtoro de la verko: "De proprietatibus rerum" (aŭ "Pri la Proprecoj de la Aĵoj") (1240), membro de la franciskana ordeno, antaŭanto de la encikopledioj kaj unu el la plej popularaj libroj de la mezepoko. Bartolomeo ankaŭ okupis elstarajn postenojn ene de la eklezio kaj indikiĝis kiel episkopo de Łuków kvankam li ne estis konsekrita en tiu pozicio.
Bartholomaeus Anglicus (1203-1272) | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Fazoj de la vivo" (1486), el la verko "Pri la propreco de la aĵoj", eldonita de Bartholomeus Anglicus en 1240. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1203 en Anglio | ||||
Morto | 1272 en Francio | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo, Universitato de Parizo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto • verkisto • ordenfrato vd | ||||
Laborkampo | teologio vd | ||||
Aktiva dum | 12-a jarcento–13-a jarcento vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | De proprietatibus rerum vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la Libro pri la propreco de la aĵoj, Bartolomeo la Angla inkludis informojn pri anĝeloj kaj demonoj, flugilhavaj estuloj tiaj kiaj grifoj kune kun prispriboj pri medicinaj plantoj kaj esencaĵoj de la korpo. Estis necesaj kelkajn centojn da jaroj por ke la fundamentoj de la kompreno pri drogoj establiĝis kiel rezulto de la kemiaj avancoj.[1]