Barack Obama
44-a prezidanto de Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Barack Hussein OBAMA II [baRAK huSEJN oŭBAma] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1961) estis la 44-a Prezidanto de Usono. De 2005 ĝis 2008 li estis senatano por Ilinojo.
Barack Obama | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Barack Obama | |||||
Naskonomo | Barack Hussein Obama II | ||||
Naskiĝo | la 4-an de aŭgusto 1961(nun 1961-08-04) (62‑jara) en Honolulu (Havajo) | ||||
Religio | protestanto[1] | ||||
Etno | afrik-usonano vd | ||||
Lingvoj | angla • indonezia vd | ||||
Loĝloko | Kalorama • Blanka Domo • Tebet • Menteng • Honoluluo • Los-Anĝeleso • Ĉikago • Nov-Jorko • Ĝakarto vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Kenjo vd | ||||
Alma mater | Columbia University Harvard Law School | ||||
Partio | Demokrato | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | family of Barack Obama vd | ||||
Patro | Barack Obama, Sr. vd | ||||
Patrino | Ann Dunham vd | ||||
Gefratoj | Auma Obama • Maya Soetoro-Ng • Bernard Obama • George Obama • Mark Okoth Obama Ndesandjo • David Ndesandjo • Abo Obama • Malik Abongo Obama vd | ||||
Edz(in)o | Michelle Obama | ||||
Infanoj | Malia Ann (nask. 1998) Natasha ("Sasha") (nask. 2001) | ||||
Parencoj | Stanley Armour Dunham • Lolo Soetoro • Madelyn Dunham vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto | ||||
Laborkampo | civil rights • konstitucia juro vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono • Ĉikago vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Promised Land vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
44-a Prezidanto de Usono | |||||
Dum | 20-a de januaro 2009 – 20-a de januaro 2017 | ||||
Vicprezidento | Joe Biden | ||||
Antaŭulo | George W. Bush | ||||
Sekvanto | Donald Trump | ||||
Senatano de Usono | |||||
Dum | 4-a de januaro 2005 – 16-a de novembro 2008 | ||||
Antaŭulo | Peter Fitzgerald | ||||
Sekvanto | Roland Burris | ||||
Senatano de la ŝtato Ilinojo en la 13-a distrikto | |||||
Dum | 8-a de januaro 1997 – 4-a de novembro 2004 | ||||
Antaŭulo | Alice J. Palmer | ||||
Sekvanto | Kwame Raoul | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ la Historia Oficejo de la Usona Senato, li estis la kvina afrik-usona senatano en la usona historio. Obama estis la ĉefa oratoro ĉe la 2004-a nacia kunveno de la demokratia partio, kiam li ankoraŭ servis en la ŝtata senato de Ilinojo. En novembro 2004 li elektiĝis kun granda iomo en jaro de multaj gajnoj de la Usona Demokrata Partio.
En 2008 li gajnis la antaŭbalotojn kontraŭ Hillary Clinton. La 4-an de novembro 2008, 47-jaraĝa, li gajnis la baloton kontraŭ John McCain. Pro tio li fariĝis la 44-a prezidanto de Usono, inaŭgurita la 20-an de januaro 2009. Li estas la unua usona prezidanto kiu ne havis du blankajn gepatrojn. La 6-an de novembro 2012, li regajnis la baloton, kontraŭ Mitt Romney.
La 9-an de oktobro 2009 la Nobel-premio pri paco estis atribuita al Barack Obama.