Balia maro
maro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Balia maro (indonezie Laut Bali) estas flanka maro de la Pacifika Oceano en sudorienta Azio, kiu kovras areon de 45 000 kvadrataj kilometroj [1]. Sian nomon la maro, facile dedukteble, havas de la insulo Balio. La teritorio apartenas al la insulara ŝtato Indonezio. La maro havas profundon de ĝis 1590 metroj[1].
Rapidaj faktoj maro [+], Koordinatoj ...
Balia maro | ||
---|---|---|
maro [+] | ||
Koordinatoj | 7° 39′ 43″ S, 116° 4′ 14″ O (mapo)-7.6619444444444116.07055555556 | |
Akvokolektejo | 45 000 km² (4 500 000 ha) [+] | |
Areo | 45 000 km² (4 500 000 ha) [+] | |
Balia maro | ||
Vikimedia Komunejo: Bali Sea [+] | ||
Fermi
La maro etendiĝas inter la insuloj Balio kaj Sumbavo en la sudo, Maduro en la okcidento kaj la Kangean-insuloj en la nordo. En la nordokcidento najbaras la Java Maro, oriente la Floresa maro.
En oceanografio la Balia maro estas foje konsiderata parto de la Floresa maro [1].