Bakisto
homo kiu profesie bakas kaj vendas panon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bakisto estas la metiisto kies profesio estas baki panon, kukojn kaj aliajn bakaĵojn;[1] estas aplikebla ankaŭ la termino "panfaristo" aŭ "panvendisto", specife por la persono kiu krome vendas la panon kaj ties kromproduktojn.
En la aktualo, la bakistoj kaj panvendistoj povas labori en diversaj medioj, ĉu kiel dungitoj, vendistoj, veraj bakistoj, aŭ posedantoj de la propra panbakejo aŭ panvendejo. La ĉefa diferenco inter tradiciaj bakistoj kaj nuntempaj bakistoj kuŝas sur la granda diferenco inter tradiciaj fornoj kiuj uzis energion el ligno kaj similaj brulaĵoj kaj la nuntempaj fornoj kiuj uzas elektron. Tio rezultas en grandaj ŝanĝoj por la bonfarto de la bakisto, la gusto de la pano, la kosto de la produktado ktp. Aliaj grandaj diferncoj estas en la diversaj bakosistemoj en la diversaj landoj.