Bérchules
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bérchules [BERĉules] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Estas en la nordcentra parto de la Alpujarra Granada. Limas kun la municipoj Jérez del Marquesado, Lanteira, Alpujarra de la Sierra, Cádiar, Lobras, Juviles kaj Trevélez.
Bérchules | |||
---|---|---|---|
municipality of Andalucía | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18451 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 690 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 59′ N, 3° 11′ U (mapo)36.9753604-3.1900552 [+] | ||
Alto | 1 319 m [+] | ||
Areo | 69 km² (6 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bérchules [+] | |||
La municipo berĉula estas formata de la kernoj Bérchules kaj Alcútar, apartaj proksimume de unu kilometro. Granda parto de la municipa teritorio estas en la Nacia Parko de Sierra Nevada, kaj ambaŭ kernoj, kun la valo, formas parton de la Historia Loko de la Alpujarra.
Ĝi estas meze survoje inter Granado kaj Almerio, sur 1319 metroj sur marnivelo, kaj estas unu de la plej altaj vilaĝoj de Hispanio. En ĝia municipa teritorio elfluas la rivero Guadalfeo, kiu elfluas en la Mediteranean Maron, inter Salobreña kaj Motril (provinco Granado).