Aŭtismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭtismo ampleksas tutan spektron de perturboj, kiuj influas la korpan, socialan kaj parolan kapablojn de homo.[1] La vorto "spektro" signifas, ke ĝi havas diversajn formojn, kaj ne ĉiu aŭtismulo havas la similajn simptomojn. Ĝi evidentiĝas en la malmultaj sociaj rilatoj, en la malbonaj kapabloj de komunikado, kaj en intereso tre enfokusigita pri tre mallarĝa temo.
La perturbo probable havas genetikajn kaŭzojn, sed tiuj estas nepruvitaj, kaj oni esploras ĝiajn kaŭzojn. La nocion uzis unuafoje psikiatro Leo Kanner en la 1940-aj jaroj por priskribi tiajn infanojn, kiuj estis troige retiriĝemaj kaj enmemiĝantaj. Hipokrato kaj la grekaj kuracistoj en lia tempo konis la aŭtismon, kaj imputas ĝin al diaj aŭ diablaj fortoj.[2] Ĝia internacia tago estas 2-a de aprilo.
Oni kalkulas, ke el ĉiuj 10.000 infanoj inter 1 kaj 15 estas aŭtismaj, el kiuj 15–20 % iĝas socie memstaraj laborantaj plenkreskuloj. La perturbo aperas 3- ĝis 4-oble pli ofte ĉe viroj ol ĉe virinoj, sed la kaŭzo de tio ankoraŭ ne estas sciata. Virinoj en spektro ofte pli bone scipovas kaŝi siajn aŭtismajn trajtojn. Krome, laŭ aŭtisma verkistino Liane Holliday Willey, oftfoje okazas, ke aŭtisma knabino amikiĝas kun kompatema kunknabino kiu divenas, ke sia amikino malsamas kaj do instruas al ŝi kelkajn lertojn kaj ŝirmas ŝin kvazaŭ patrina kokino.[3] Ja virinoj havas malpli da sociaj problemoj pro aŭtismo kaj do ne facile estas rekonataj.[4] Ekzistas provoj kaj metodoj por mildigi la simptomojn de aŭtismo, sed la perturbo mem estas pro sia biologia esenco neniel kuracebla.
Oni skribis pri aŭtismo multajn librojn kaj artikolojn, sed oni ne povus priskibi ĉiujn aŭtismulojn. Eble gepatroj aŭ mem la aŭtismulo ne rekonas ilian infanon aŭ mem, sed fremduloj, kiuj trovas lin unufoje, rekonas, ke li estas alia. Kial aŭtismo ne estas tre konata, oni vidas lin esti alia, fremda, stranga, eksterlanda, eble surda. Grupoj, kiuj konsistas pleje el plimultuloj, ofte ekskomunikas ilin, ĉefe kiam ili estas infanaj. Nur fakulo povas atesti ĝin per testoj, personaj interparoloj kaj observado.
Ofte ankaŭ oficoj uzas stereotipojn, ne konite la personon. Do ili povas pensi, ke aŭtismuloj ne povas vivi memstare, kaj bezonas iun, kiu helpas ilin vivi ilian vivon. Aŭtismo estas spektro, en kiu oni povas trovi nesocietemajn teknologiemulojn, bone kaj malbone funkciantajn ulojn, aŭ ulojn, kiuj nekomunikante sidas sur lito kaj balanciĝas tuttage.