Azar Nafisi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Azar Nafisi (perse: آذر نفیسی), n. en 1947, estas akademia iranino, sukcesa aŭtoro de pluraj libroj, loĝanta en Usono ekde 1997, kiam ŝi migris el Irano. Ŝi fakas pri anglalingva literaturo. Ŝia libro Reading Lolita in Tehran: A Memoir in Books,[1] eldonita en 2003 ludas gravan rolon en la kompreno de la irana socio. Ĝi estis tradukita en 32 lingvojn kaj estis dum 117 semajnoj en la listo de furorlibroj de la New York Times kaj ricevis plurajn literaturajn premiojn.
Azar Nafisi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
آذر نفیسی | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1948 (1948-12-01) (75-jaraĝa) en Teherano | ||||
Lingvoj | angla • persa vd | ||||
Ŝtataneco | Irano • Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oklahomo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto faculty member (en) publika konato literaturkritikisto profesoro romanisto ĵurnalisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Reading Lolita in Tehran vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiam ŝi rifuzis instrui en vualita formo en 1981, ŝi estis malpermesita de la Universitato de Teherano, poste ŝi instruis ĉe Libera Islama Universitato kaj la universitato Allameh Tabatabai. Ŝi foriris finfine kiam en 1995 pli kaj pli multaj okcidentaj libroj finiĝis en la malpermesita listo, sed daŭrigis siajn prelegojn pri okcidenta literaturo en subtera grupo[2].