Augustin Robespierre
From Wikipedia, the free encyclopedia
Augustin Bon Joseph de Robespierre (21a de Januaro 1763 – 28a de Julio 1794)[1] estis la pli juna frato de la franca revoluciestro Maximilien Robespierre.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Augustin Robespierre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1763 (1763-01-21) en Arras |
Morto | 28-an de julio 1794 (1794-07-28) (31-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | senkapigo |
Tombo | Errancis Cemetery |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | François de Robespierre |
Frat(in)oj | Robespiero • Charlotte de Robespierre |
Okupo | |
Okupo | politikisto • advokato |
Fermi
La 16an de Septembro 1792, Augustin estis elektita al la Nacia Konvencio, 19a el 24 deputitoj, kun 392 voĉoj el 700 eblaj,[2] fare de la voĉdonatoj el Parizo,[3] kaj li aliĝis al sia frato en La Monto kaj la Klubo de Jakobenoj.[4] Je la Konvencio li distingiĝis pro la ardo de liaj atakoj kontraŭ la reĝa familio kaj kontraŭ aristokratoj. Dum la juĝado de Ludoviko la 16-a li voĉdonis por ke la mortopuno estu aplikita jam post nur 24 horoj.[5]