Orelstrigoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Asio estas birda genro de tipaj aŭ veraj strigoj, de la familio Strigedoj. La genro Asio enhavas la orelstrigojn, kiuj estas karakteraj pro la plumotufoj en la kapo, kiuj aspektas kvazaŭ oreloj, sed tute senrilate. Tiu grupo havas reprezentantojn en plej parto de la planedo, kaj la Marĉostrigo estas unu el la plej disvastigataj de ĉiuj birdaj specioj, ĉar reproduktiĝas en Eŭropo, Azio, Nordameriko kaj Sudameriko, Karibio, Havajo kaj la Galapagoj. Ties geografia teritorio ampleksiĝas al ĉiu kontinento escepte Antarkto kaj Aŭstralio.
Orelstrigoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orelstrigo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Estas mezgrandaj strigoj, 30-46 cm longaj kun enverguro 80-103 cm longa. Ili estas longflugilaj kaj havas la karakteran vizaĝan diskon, kie kontrastas la brilegaj okuloj kaj inter ili unue blankaj strioj kiuj venas el la oreltufoj en formo de litero vo kaj konvergas al la beko, krome estas malhela angula spaco kiu venas el la frunto.
La du nordaj specioj estas parte migrantaj, translokiĝante suden vintre el la plej nordaj partoj de sia teritorio aŭ vagante nomade dum jaroj malriĉaj je kamporatoj serĉe de pli bona manĝodisponeblo. Tropikaj strigoj Asio estas tre loĝantoj.
La orelstrigoj Asio estas ĉefe noktemaj, sed la Marĉostrigo estas ankaŭ krepuska. Plej parto de la specioj nestumas surgrunde, sed la Orelstrigo, Asio otus, nestumas en oldaj nestoj el bastonetoj kaj branĉetoj de korvoj, kornikoj aŭ pigoj (familio Korvedoj) kaj variaj akcipitroj.
Tiuj orelstrigoj ĉasas ĉe malferma kamparo aŭ herbejoj, predante ĉefe ronĝulojn, aliajn etajn mamulojn kaj kelkajn birdojn.