Asón-Agüera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Asón-Agüera [aSON agŬEra] estas historia komarko en Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la alta areo de la valoj de la riveroj Asón kaj Agüera, lime al la provinco Biskajo (Eŭskio). Ĝi enhavas la akvokolektan areon de la rivero Asón kaj ties enfluantoj, ekzemple, la rivero Gándara. La komarko ampleksas la municipon Valle de Villaverde, kiu estas kantabra enklavo en Biskajo.
Rapidaj faktoj
Asón-Agüera | |
Lando | (Hispanio) |
Provinco | Kantabrio |
Ĉefurbo | Ramales de la Victoria |
Municipoj | 19 |
Areo | 564,28 km² |
Loĝantaro Loĝdenso | 14.240 loĝ. 25.37 loĝ./km² |
Fermi
En Kantabrio komarkoj ne havas propran sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj, kaj tial komarko-divido restas pli kultura aŭ geografia ol administra.