Arturo Umberto Illia
prezidento de Argentino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Arturo Umberto Illia (Pergamino, Provinco Bonaero, 4-a de aŭgusto de 1900 - Kordobo, Provinco Kordobo, 18-a de januaro de 1983) estis kuracisto kaj politikisto argentina membro de la Unión Cívica Radical. Li iĝis deputito, vicguberniestro de Kordobo kaj la unua demokratie elektita Prezidento de Argentino je la 12-a de oktobro 1963 ĝis la 28-a de junio 1966.
Arturo Umberto Illia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Arturo Umberto Illia Francesconi | |||||
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1900 (1900-08-04) en Pergamino | ||||
Morto | 18-an de januaro 1983 (1983-01-18) (82-jaraĝa) en Kordobo | ||||
Tombo | Mausoleum of the Fallen in the Revolution of 1890 vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bonaero vd | ||||
Partio | Unión Cívica Radical del Pueblo (en) (1957–1972) Unuiĝo Civitana Radikala (1918–1957) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Martín Illia vd | ||||
Edz(in)o | Silvia Martorell (en) (1939–1966) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Bonaero vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum lia regado oni nuligis la prinaftajn kontraktojn subskribitajn de Frondizi kun eksterlandaj entreprenoj, oni helpis la ekspluatadon el nafto kaj la strategiajn resursojn fare de la ŝtato, oni helpis la enlandan industrion, oni dediĉis la 23% el la ŝtata buĝeto al la edukado (la plej alta en la historio de la lando)[1] [2] [3], la MEP kaj la Industria Ekstera Produkto kreskis (tiu lasta je vertiĝa 19% en 1964), malaltiĝis la sendungeco, malaltiĝis la ekstera ŝuldo, progresis plano de legosciado kaj oni aprobis leĝojn pri minimuma salajro kaj pri medicinoj[4].
Unu el ĉefaj karakteroj kiujn indikas la partianoj de Illia estas lia honesteco, ekzemple Illia vivis preskaŭ sian tutan vivon en mezklasa domo de Cruz del Eje, kie li dediĉis sin al la medicino, kaj neniam uzis sian influon siafavore, kaj tiele eĉ devis vendi sian aŭton dum regado kaj ne uzis publikajn monojn por financi sian kuracadon. Post sia regado, li pluaktivis politike, malakceptis la emeritigon kaj vivtenis sin laborante en panfarejo de amiko. [5]
Tamen, lia aŭstera kaj trankvila personeco malhelpis lin dum lia regado, ĉar estis uzita de la opoziciantaj sektoroj kiuj akuzis lin per falsa bildo de "malrapida" prezidento. Por enketo kiu serĉis rangordon pri honesteco, Illia estis la unua argentina politikisto kaj la tria en listo de pli ol 100 personoj. [6]