Arta Muzeo de Denver
muzeo en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Arta Muzeo de Denver (AMD, angle Denver Art Museum, akronime DAM) estas artgalerio fondita en 1893 en la subŝtata ĉefurbo de Koloradio Denvero - ne malproksime de Civic Center Park en la centro de la grandurbo.
Rapidaj faktoj Denver Art Museum, Premioj • Silver Anvil Award • Silver Anvil Award vd ...
Arta Muzeo de Denver | |||||
---|---|---|---|---|---|
Denver Art Museum | |||||
arta muzeo • muzeo | |||||
Lando | Usono vd | ||||
Situo | Denvero | ||||
Adreso | 100 W 14th Ave Pkwy | ||||
Poŝtkodo | 80204 | ||||
Arkitekto(j) | Gio Ponti vd | ||||
Estiĝo | 1893 | ||||
Koordinatoj | 39° 44′ 14″ N, 104° 59′ 22″ U (mapo)39.737188-104.989345 | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://denverartmuseum.org/ | ||||
Fermi
La AMD estas unu el la plej grandaj en la okcidenta Usono [1]. Konata pro ĝia kolekto de indiĝena antaŭkolumbia arto, ĝi enhavas pli ol 68,000 ekspoziciaĵojn [2]. Konata kiel la plej grava muzeo de Denvero, ĝi inkluzivas la kastel-similan Nordan Konstruaĵon, kompletigitan fare de Gio Ponti en 1971 [3], kaj la Hamilton Building, konstruitan de 2003 ĝis 2006 sub la direkto de arkitekto Daniel Libeskind. La plej gravaj ekspozicioj inkluzivas la kolektojn de indiĝenaj manfaritaĵoj.