Armena simbolo de eterneco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La armena simbolo de eterneco aŭ Arevaĥaĉ ("Sun-Kruco"), armene հավերժության նշան (haverĵutjan nŝan) estas antikva armena nacia simbolo ligita al la nacia identeco de la armena popolo. Ĝi estas unu el la plej oftaj simboloj en armena arkitekturo, ĉizita sur ĥaĉkaroj kaj sur la muroj de preĝejoj[1] .