Armena katedralo de la Sankta Kruco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Preĝejo de la Sankta Kruco (armene Սուրբ Խաչ, Surb Ĥaĉ) sur la insulo Aĥtamar (armene Աղթամարը, turke Agdamar Adası) ĉe lago Van, en Okcidenta Armenio, nuna orienta Turkio, estis katedralo de la Armena Apostola Eklezio, konstruita kiel palaco-preĝejo por la reĝoj de la Vaspurakana reĝlando kaj poste ĝi funkciis kiel sidejo de la Armena Katolikosejo de Aĥtamar.
Armena katedralo de la Sankta Kruco | ||
---|---|---|
armene Սուրբ Խաչ | ||
monaĥejo, katedralo [+] | ||
Ŝtato | Turkio | |
Koordinatoj | 38° 20′ 30″ N, 43° 2′ 7″ O (mapo)38.34166743.035278 [+] | |
Arkitekto | Manuel Đartarapet | |
Stilo | Armena arkitekturo | |
Estiĝo | 915 | |
|
||
Armena katedralo de la Sankta Kruco | ||
Vikimedia Komunejo: Akdamar Church [+] | ||
Inter 1116 kaj 1895 la insulo Aĥtamar estis la loko kie seĝis la Armena Katolikosejo de Aĥtamar. Ĥaĉatur la 3-a, mortinta en 1895, estis la lasta Katolikoso de Aĥtamar. En 1915, dum la Armena Genocido, la monaĥoj de Aĥtamar estis masakritaj, la katedralo forrabita kaj la monaĥaj konstruaĵoj detruitaj[1] .
Post tiuj okazintaĵoj la katedralo ne plu estis uzata. Kiam la verkisto kaj ĵurnalisto Yaşar Kemal vizitis la insulon en 1951, li diris ke la katedralo ekdetruiĝis. Li uzis siajn kontaktojn kun la publiko kaj helpis la haltigon de la detruado. Malgraŭ tio, ĝi restis en la forgeso ĝis 2005, kiam la restaŭrado kiel sekulara muzeo estis entreprenita de la turka registaro.