Arabaj israelanoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arabaj civitanoj de Israelo,[1] aŭ Arabaj Israelanoj, estas israelaj civitanoj kiuj estas Araboj. Multaj arabaj civitanoj de Israelo memidentigas sin kiel Palestinanoj kaj ofte mem-designas sin kiel Palestinaj civitanoj de Israelo aŭ Israelaj Palestinanoj.[2] Laŭ esploro de 2017 fare de la profesoro Sammy Smooha de la Universitato de Ĥajfo, 16% de la araba loĝantaro preferas la terminon "Israela Arabo", dum la plej granda kaj rapide kreskanta proporcio preferas "Palestinano en Israelo", kaj 17% preferas "Palestina Arabo", malakceptante entute la identecon de "Israela".[3]
Arabaj israelanoj | |
---|---|
etno | |
arabo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
araba lingvo • Palestina araba dialekto | |
Religio | |
islamo • kristanismo • Druzoj | |
La tradicia gepatra lingvo de plej arabaj civitanoj, sendepende de la religio, estas la Levantenia araba, kiel la Liban-araba lingvo en norda Israelo, la Palestina araba dialekto en centra Israelo kaj la Beduenaj dialektoj tra la dezerto Negevo; absorbinte multajn pruntojn kaj esprimojn de la hebrea, la moderna dialekto de la arabaj civitanoj de Israelo estas difinita foje kiel la Israelaraba dialekto.[4] Plej arabaj civitanoj de Israelo estas praktike dulingvaj, kaj ilia dua lingvo estas la Moderna hebrea. Pri religio, plej estas islamanoj, partikulare de la Sunaisma branĉo de Islamo. Estas grava minoritato de Arabaj kristanoj el diversaj eklezioj same kiel de Druzoj, inter aliaj religiaj komunumoj.[5]
Laŭ la Israela Centra Buroo de Statistiko, la araba loĝantaro en 2019 estis ĉirkaŭkalkulita en 1 890 000, kio egalas al 20.95% de la tutlanda loĝantaro.[6] La majoritato de tiuj identigas sin kiel Araboj aŭ Palestinanoj laŭ nacieco kaj Israelanoj nur laŭ ŝtataneco.[7][8][9] Arabaj civitanoj de Israelo loĝas ĉefe en arab-majoritataj urboj; ok el la dek plej malriĉaj urboj de Israelo estas arab-majoritataj. La vasta majoritato de israelaj araboj edukiĝas en lernejoj separataj de tiuj de Judaj israelanoj, kaj la arabaj politikaj partioj neniam aliĝis al israela registara koalicio.[10][11] Multaj havas familiajn ligojn kun Palestinanoj de Cisjordanio aŭ de la Gaza Zono same kiel kun Palestinaj rifuĝintoj en Jordanio, Sirio kaj Libano.[12] Galileaj Beduenoj, Negevaj Beduenoj kaj Israelaj Druzoj tendencas identigi sin kiel israelanoj pli ol la aliaj arabaj civitanoj de Israelo.[13][14][15][16]
Al araboj kiuj vivas en Orienta Jerusalemo kaj en la Golanaj Altaĵoj, okupaciitaj de Israelo en la Sestaga Milito de 1967 kaj poste aneksigitaj, oni proponis israelan ŝtatanecon, sed plej el ili malakceptis ne dezirante agnoski la israelan pretendon al suvereneco. Ili iĝas "permanentaj loĝantoj" anstataŭe.[17] Ili teorie havas la rajton postuli la israelan ŝtatanecon, municipajn servojn kaj partopreni en municipaj balotadoj.[18] Sed plue ili restas subuloj de eksterlanda okupacianta ŝtato.