Animala navigado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Animala navigado estas la kapablo de multaj bestoj por trovi sian vojon akurate sen uzi kompreneble mapojn aŭ aliajn ilojn. Birdoj kiaj la Arkta ŝterno, insektoj kiaj la monarka papilio kaj fiŝoj kiaj la salmo regule migras milojn da kilometroj al kaj el ties reproduktejaj teritorioj,[1] kaj multaj aliaj specioj navigas efike dum pli mallongaj distancoj.
Ĉirkaŭkalkule, navigado el konata loko uzante nur informadon pri la propra rapido kaj direkto, estis jam sugestita de Charles Darwin en 1873 kiel ebla mekanismo. En la 20a jarcento, Karl von Frisch montris, ke mielabeloj povas navigi laŭ la suno, pro la polusa bildo de la blua ĉielo, kaj pro la tera magneta kampo; el tiuj, ili fidas pri la suno se eblas. William Tinsley Keeton montris, ke leterkolomboj povas simile fari per la uzon de gamoj da navigaj ŝlosiloj, inklude la sunon, la teran magnetan kampon, flarado kaj vidkapablo. Ronald Lockley demonstris, ke specio de malgranda marbirdo, nome la Nordmara pufino, povas orientiĝi kaj flugi hejmen rapidege, post liberigo ege for el hejmo, se estas videblaj aŭ suno aŭ steloj.
Kelkaj specioj de animaloj povas integri ŝlosilojn de diferencaj tipoj por orientiĝi kaj navigi efike. Insektoj kaj birdoj kapablas kombini lernitajn indikojn kun senca direkto (el la tera magneta kampo aŭ el la ĉielo) por identigi kie ili estas kaj tiele kiel navigi. Internaj 'mapoj' estas ofte formitaj uzante vidkapablon, sed ankaŭ aliaj sencoj inklude flaradon kaj ekolokigon povas esti uzataj.
La kapablo de naturaj animaloj por navigi povas esti negative tuŝita de produktoj el homa agado. Ekzemple, estas pruvaro ke pesticidoj povas interrompi abelan navigadon, kaj ke la lumoj povas disorientigi la testudan navigadon kaj le akiron de kelkaj marbirdidoj.