Andreas Papandreou
From Wikipedia, the free encyclopedia
Andreas Georgios PAPANDREOU (greke Ανδρέας Γεώργιος Παπανδρέου, prononcita anˈðreas papanˈðreu; la 5-an de februaro 1919 en Ĥio – la 23-an de junio 1996) estis greke Ανδρέας Γεώργιος Παπανδρέου greka ekonomikisto, politikisto kaj ŝtatisto. [1]
Andreas Papandreou | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ανδρέας Παπανδρέου | |||||
Naskiĝo | 5-an de februaro 1919 (1919-02-05) en Ĥio | ||||
Morto | 23-an de junio 1996 (1996-06-23) (77-jaraĝa) en Ekali | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kardivaskulsistema malsano vd | ||||
Tombo | Unua Tombejo de Ateno vd | ||||
Religio | Greke Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Etno | grekoj vd | ||||
Lingvoj | greka • angla • moderna greka vd | ||||
Ŝtataneco | Grekio • Usono vd | ||||
Alma mater | Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno • Universitato Harvard • Kolegio de Ateno • Universitato de Minesoto vd | ||||
Partio | Unio Centra • Tutgrekia Socialista Movado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Family Papandreou vd | ||||
Patro | Georgios Papandreou vd | ||||
Patrino | Sofia Mineyko vd | ||||
Gefratoj | Georgios G. Papandreou vd | ||||
Edz(in)o | Margaret Chant-Papandreou • Dimitra Liani vd | ||||
Infanoj | Georgios Andrea Papandreu • Níkos Papandréou • Andreas Papandreou • Sofia Papandreou • Emilia Nyblom vd | ||||
Parencoj | Zygmunt Mineyko • Zygmunt Mineyko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ekonomikisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | politiko • ekonomiko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis konata kiel fondinto de la politika partio Tutgrekia Socialista Movado (greke mallongigita PASOK) kies gvidinto li estis de 1974 ĝis 1996. Li estis la ĉefministro de Grekio tri fojoj kaj la unua socialisma. Lia unua enoficperiodo estas inter 1981 kaj 1989, kaj la dua inter 1993 kaj 1996.
Li estis tre populara ĉe la greka publiko, precipe komence de lia permanenta ofico. Li respondecis pri kelkaj reformoj, inkluzive de reformo de la geedziĝleĝoj, establo de la emancipiĝo de virinoj en la leĝo kaj eĉ malaltigo de la balota aĝo de 21 al 18.