Analfabeteco
nekapablo legi kaj skribi / From Wikipedia, the free encyclopedia
Analfabeteco priskribas homon (t.e. ne infano), kiu scipovas nek legi nek skribi, ĉar tiu persono partoprenis eĉ ne elementan lernejan instruadon. La vorto venas de la kombino de la vorto alfabeto kaj la greka prefikso "an-": ἆ kiu signifas neadon. Tiel, iu analfabetulo estas tiu, kiu scias nek α (alfo) nek β (beto), la du unuajn literojn de la greka alfabeto, cele ke la persono ne regas la legadon.
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ nefinita. En la nuna formo ĝi ne donas plenan komprenon de la pritraktata objekto, ĉar mankas nepre bezonataj informoj. Revizitu la artikolon poste aŭ ĝin kompletigu (se viaj scioj tion ebligas). |
Kaŭzo povas esti nesufiĉa inteligento pro malsano aŭ denaska difekto, sed plej ofta kialo estas la sociaj vivkondiĉoj kiuj obstaklis vizitadon de lernejoj. Tio koncernas ĉefe la t.n. trian mondon, kie la homoj malsatas, zorgo pri nutraĵoj estas por ili primara, dum lerneja edukado nur sekundara problemo. Ekzistas ankaŭ gentaj tradicioj, kiuj malpermesas kleriĝon al virinoj aŭ al anoj de malsuperaj kastoj.
Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj entreprenas tutmondan kampanjon kontraŭ la analfabeteco, por kio servas diversaj alfabetigaj projektoj kaj programoj. Unu el eksperimentoj okazas en Afriko pere de Esperanto kiel lingvo kun fonetika ortografio, sekve kun facile instruebla alfabeto.
Funkcia analfabeteco estas kondiĉo en kiu homo akiras kelkajn komencajn lego- kaj skribkapablojn, sed ili ne sufiĉas por efika uzo en ĉiutaga vivo.