Anakardiacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La anakardiacoj[2] (latine Anacardiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 80 genrojn kaj 700 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas anakardio[2].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Anakardiacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
anakardio Anacardium L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
Tiuj plantoj estas unu aŭ duseksaj arboj, arbedoj de la tropika, subtropika klimato kun drupa frukto kaj interĉelaj rezinduktoj.
- Floroformulo: Ka2-5Ko2-5 aŭ 0A5 aŭ 1-4G(3-5) aŭ (1-4) ovario supre staranta
- Infloresko:ĝenerale grapolo
- Frukto: drupo