Aleksandr Butlerov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandro Butlerov (1828-1886) (ruse Александр Михайлович Бутлеров), estis rusa kemiisto, unu el la ĉefaj kreantoj de la teorio pri la kemia strukturo, la unua kiu enkondukis la koncepton pri duoblaj ligoj en la strukturaj formuloj, malkovrinto de heksamino[1] (1859), formaldehido[2] (1859) kaj la reakcio pri sintezo de sukeroj, pli konata kiel reakcio pri formozo (1861)[3]. En 1862, kune kun Archibald Scott Couper (1831-1892) kaj Aŭgusto Kekuleo (1829-1896), li unue proponis la koncepton pri la ebla kvaredra kemiaranĝo en la karbonatomo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Aleksandr Miĥajloviĉ Butlerov (1828-1886) | |||||
---|---|---|---|---|---|
rusa kemiisto, malkovrinto de formaldehido | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-a de septembro1828 en Ĉistopolo, Rusio | ||||
Morto | 17-a de aŭgusto 1886 en Butlerovka, Rusio | ||||
Lingvoj | rusa • germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Sankta Peterburgo Ŝtata Universitato de Kazano Universitato de Moskvo | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Q110414872 vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto • akademiulo vd | ||||
Laborkampo | kemio • organika kemio • abelbredado • lepidopterologio • spiritismo vd | ||||
Aktiva en | Sankt-Peterburgo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Nikolao Zinin • Karl Ernst Claus vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi