Albert Gleizes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Albert Gleizes (naskiĝis la 8-an de decembro 1881(nun 1881-12-08) en Parizo, mortis la 23-an de junio 1953 en Avignon, Vaucluse), estis franca pentristo, desegnisto, gravuristo, filozofo kaj teoriisto, kiu estis unu el la fondintoj de Kubismo kaj influis la Skolon de Parizo.
Albert Gleizes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Foto de Pierre Choumoff, ĉ. 1920 | |||||
Naskiĝo | la 8-an de decembro 1881(nun 1881-12-08) en Parizo Francio | ||||
Morto | la 23-an de junio 1953 (71‑jara) en Avignon (Vaucluse) | ||||
Nacieco | Franca | ||||
Sukcesis kiel | Pentristo | ||||
Artista celigo | Kubismo | ||||
| |||||
| |||||
Persona informo | |||||
Lingvoj | franca | ||||
Ŝtataneco | Francio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Juliette Roche | ||||
Parencoj | Léon Comerre | ||||
Okupo | |||||
Okupo | pentristo • gravuristo • ilustristo • filozofo • verkisto • desegnisto • artoteoriisto • artokritikisto • grafikartisto | ||||
Verkoj | Portrait de l’éditeur Eugène Figuière Harvest Threshing Les Baigneuses | ||||
Albert Gleizes kaj Jean Metzinger verkis la unuan gravan traktaĵon pri Kubismo, Du "Cubisme" (Pri "Kubismo"), en 1912. Gleizes estis fondinta membro de la Grupo de Puteaux/Ora Sekcio. Li ankaŭ estis membro de Der Sturm, kaj liaj multnombroj teoriaj skriboj estis origine la plej popularaj en Germanio, kie aparte en Bauhaus liaj ideoj estis pripense konsideritaj. Gleizes trapasis kvar kernajn jarojn en Novjorko, kaj ludis gravan rolon en la evoluo de Moderna Arto en Usono. Li estis membro de la "Societo de Sendependaj Artistoj", fondinto de Asocio Ernest Renan, unu el la fondintoj kaj partoprenantoj de Abatejo de Créteil[1]. Gleizes regule ekspoziciis ĉe Léonce Rosenberg en "Galerie de L'Effort Moderne" (Parizo). Li ankaŭ estis fondinto, organizanto kaj direktoro de Abstraktado-Kreado. De la 1920-aj al la 1930-aj jaroj li pasigis grandan parton de sia energio en verkado (ekzemple, La Peinture et ses lois (Parizo, 1923), Vers une conscience plastique, La Forme et l'histoire (Parizo, 1932) kaj Homocentrisme (Sablons , 1937)[2]. Estinte unu el la ĉefaj reprezentantoj de Kubismo en la salonoj (1911-1914), Gleizes konsideris sian tutan postan verkaron kiel logikan disvolviĝon de kubisma estetiko[3],[1],[2].